La koncerto kaj en Parizo
siboljxo @ 16:53
La koncerto de la "megasteluloj" estis tre bona. Finfine mi partoprenis ĉi tian koncetron, kie la steluloj ne estas "1000-jaraj" kaj ili ne muzikas malnovajn muzikojn. Mi kun miaj amikoj estis en la dua vico. La koncerto estis en urbo Domdeoroŝo. Ni dancis kaj amuzis.
En Parizo nia loĝejo estis terura! Kiam ni alveturis, ni vidis ke en nia ĉambro estas multe da feko de la kolomboj sur la planko, sur la lito sur la tablo kaj eĉ sur la kuseno. Ni petis la hotelestron purigi nian ĉambron. Sed li nur ŝmiris la fekon sur la planko kaj returnis la kusenojn. :S Ni ricevis multajn littukojn, do ni kovris ĉion per ili. En nia ĉambro vivis Aleksaĉjo, Andrenjo, Kitti, Enjo kaj John (John William McNeal - Amerika instruisto en nia gimnazio. Mi kaj Gabrinjo parolis ĉiuvespere tre multe kun li. La germansciantoj antendis. Ili diris ke ili tre ĝuis aŭdi la paroladojn.)
Parizo estas iomete malpura. Sed ne ĝi estas grava, sed tio ke estas tre multe da vidindaĵoj kaj famaĵoj (*famaĵoj) tie.
Je la unua tago (kiam ni alvenis) ni vidis vespere la turon Eiffel. Ĝi estis belega.
Je la dua tago ni vidis ĝin matene kaj ni supreniris sur ŝtuparo. Posttagmeze ni vidis ion, sed mi ne bone memoris kio ĝi estis :D Ĝi estis granda konstruaĵo kontraŭ la turo Eiffel. Ĉitage ni vizitis la Triumfarkon ni promenis en la strato Champs Elysées (Kampoj Elizeaj). Ni ofte veturiz per metrooj. Eble ĉitage ni estas eĉ en la
Je la tria tago ni nur estis en Disneyland (Diznejlando). Ĝi estis tre bona. Ni elprovis ĉiujn ondantajn fervojetojn. La plej malmilda estis la Space Mountain. Oni ne povis farti normale eĉ en unu momento ne. Ĉiu volas iri tien iufoje. La "mondoj" estis bonegaj. (Kiu jam estis tie, tiu scias pri kio mi parolas.)
Je la kvara tago ni estis Panthéon, kie ni vidis tombojn de famaj homoj (Rousseau; Molière, Voltaire ...). Ni estis en la Ĝardeno de Tulerioj en la muzeo Luvre kie ni videblis interalie la pentraĵon Mona Lisa kaj la statuon Melosa Venero...
Ĉiutage ni iris laŭ la Sejno.
La societo estis nun la plej bona interne de la tri alia (Londono, Berlino, Parizo)
Ĝis!

Klaku
del.icio.us
Ankoraŭ neniuj komentoj. »
Komenti