Mia unua blogo
siboljxo @ 13:37
Ĝi estas mia unua blogo interrete. Ĝi estas Esperantlingva. Mi esperas ke mi la Esperanton uzas bone, sed se ne tiam mi pardonas.
Mi estas Sibolĵo Pruno. Mi loĝas en malgranda urbo en Hungario. Mi nun loĝas kun mia fratineto kaj kun mia patrino. Miaj gepatroj geeksedziniĝis.
Do, antaǔ kelkaj tagoj (la 12an de marto) estis mia naskiĝtago. En la lernejo la samklasanoj forgesis ĝin. Sed mi ne kutimas maltrankvila esti pro tio ĉi. Posttagmeze ili gratulis al mi en mesaĝo (SMS).
Nun estas Sabato kaj mi estas ĉe mia patro. Tie ĉi ni hodiaǔ festis mian naskiĝtagon. Mia patro diris al mi ke li donos al mi vinon okaze de mia 18a naskiĝtago. Ĝi estis tiel. Sed tiu ĉi situacio estas "ŝtulta".
Mi ankaǔ ricevis 30 eǔrojn ĉar mi veturos al Parizo Lunde kun kelkaj samlernejanoj. Mi tre atendas la vojaĝon. Sed mia ŝatata instruistino "Aneta Landa" ne venos kun ni. Mi ŝatas ŝin tial, ĉar kiam ni estis en Londono aǔ en Berlino ŝi ĉiam diris al ni: "Post 3 horoj ni rankontiĝu ĉi tie!". Do ŝi permesas al ni fari ion ajn. Sed nun venos pli fortaj instruistoj kiuj ne permesas al ni esti sole en la grandurbo. Mi esperas pro tio ke mi jam estas 18 jara ili permesos.
Antaǔ - proksime - 2 semajnoj mi vidis belan knabinon en la lernejo. Mi ne scias kial ĝis nun mi ne vidis ŝin. Mi skribis a ŝi leteron interrete hieraǔ, mi esperos ke ŝi respondos pozitive!
Ni vidos kio okazos! Ĝis!

Klaku
del.icio.us
Ankoraŭ neniuj komentoj. »
Komenti