Administri

Kreu jam vian Blogon! Facile kaj senpage


Ĉi-semajne

Mi rankontis kun Evelina. Estis tre bona. Nia sekva rankontiĝo estos morgaŭ.

Ĉe la fama retpaĝo lernu! mi vidis ke estos organizita la dua rankotiĝo de la lernu! en Julio en Slovakio. Mi decidis ke mi partoprenis la aranĝon. Ĝi estos la unua fojo kiam mi iros al esperanta rankontiĝo. Sed mi ankoraŭ ne scias kiel mi veturos tien. Mi vojaĝos sole. Se vi (la leganto) legas mian blogon kaj ankaŭ vi iros tien, tiam skribu al mi kaj ni iru kune! ;)

Je ĵaŭdo mi estis en diskejo Babilon en urbo Békéscsaba. Ĝi estis la unua fojo kiam mi estis diskejo Babilon. Sed malgraŭ tio, ke tiu ejo estas tre fama, la amuzkunveno ne estis tro bona.

Ĝiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiisssssssssss

siboljxo2009-04-12 GTM 1 @ 21:49
Komentoj Klaku Klaku | del.icio.us

Ĉi-semajne

Lunde en la manĝopaŭzo mi rankontis la knabinon kiu plaĉas al mi. Ŝia nomo estas Evelina Ĵetŝa. Ŝiaj okuloj estas belegaj. Do, ni paroladis en la tuta paŭzo. Ni bone amuzis. Verŝajne morgaŭ mi iros al ŝi per biciklo kaj ni promenos. Mi esperas ke ŝi estos mia koramikino ;)

Sed estas ankaŭ terurega novaĵo. Hieraŭ kiam mia tria leciono finiĝis, mi ricevis MTM-n, ke mia avino mortis. Mi iĝis nervoza kaj mi komprenas nenion, ĉar antaŭ kelkaj tagoj ŝia vertebrara operacio estis bona. Kaj ŝi diris ke ŝi estas feliĉa. Ŝi havis problemojn pri sia vertebraro de longa tempo, sed tamen ŝi havis apopleksion (cerebran hemoragion). Oni povis ninion fari. Ŝi ripozu en paco!!!

siboljxo2009-04-03 GTM 1 @ 09:50
Komentoj Klaku Klaku | del.icio.us

La koncerto kaj en Parizo

La koncerto de la "megasteluloj" estis tre bona. Finfine mi partoprenis ĉi tian koncetron, kie la steluloj ne estas "1000-jaraj" kaj ili ne muzikas malnovajn muzikojn. Mi kun miaj amikoj estis en la dua vico. La koncerto estis en urbo Domdeoroŝo. Ni dancis kaj amuzis.

En Parizo nia loĝejo estis terura! Kiam ni alveturis, ni vidis ke en nia ĉambro estas multe da feko de la kolomboj sur la planko, sur la lito sur la tablo kaj eĉ sur la kuseno. Ni petis la hotelestron purigi nian ĉambron. Sed li nur ŝmiris la fekon sur la planko kaj returnis la kusenojn. :S Ni ricevis multajn littukojn, do ni kovris ĉion per ili. En nia ĉambro vivis Aleksaĉjo, Andrenjo, Kitti, Enjo kaj John (John William McNeal - Amerika instruisto en nia gimnazio. Mi kaj Gabrinjo parolis ĉiuvespere tre multe kun li. La germansciantoj antendis. Ili diris ke ili tre ĝuis aŭdi la paroladojn.)

Parizo estas iomete malpura. Sed ne ĝi estas grava, sed tio ke estas tre multe da vidindaĵoj kaj famaĵoj (*famaĵoj) tie.

Je la unua tago (kiam ni alvenis) ni vidis vespere la turon Eiffel. Ĝi estis belega.

Je la dua tago ni vidis ĝin matene kaj ni supreniris sur ŝtuparo. Posttagmeze ni vidis ion, sed mi ne bone memoris kio ĝi estis :D Ĝi estis granda konstruaĵo kontraŭ la turo Eiffel. Ĉitage ni vizitis la Triumfarkon ni promenis en la strato Champs Elysées (Kampoj Elizeaj). Ni ofte veturiz per metrooj. Eble ĉitage ni estas eĉ en la

Je la tria tago ni nur estis en Disneyland (Diznejlando). Ĝi estis tre bona. Ni elprovis ĉiujn ondantajn fervojetojn. La plej malmilda estis la Space Mountain. Oni ne povis farti normale eĉ en unu momento ne. Ĉiu volas iri tien iufoje. La "mondoj" estis bonegaj. (Kiu jam estis tie, tiu scias pri kio mi parolas.)

Je la kvara tago ni estis Panthéon, kie ni vidis tombojn de famaj homoj (Rousseau; Molière, Voltaire ...). Ni estis en la Ĝardeno de Tulerioj en la muzeo Luvre kie ni videblis interalie la pentraĵon Mona Lisa kaj la statuon Melosa Venero...

Ĉiutage ni iris laŭ la Sejno.

La societo estis nun la plej bona interne de la tri alia (Londono, Berlino, Parizo)

Ĝis!

siboljxo2009-03-22 GTM 1 @ 16:53
Komentoj Klaku Klaku | del.icio.us

Multe da eventoj

Estas tre multe da evento hodiaŭ. Nun mi devas enpaki mian sakvalizon, ĉar mi vojaĝos al Parizo morgaŭ. Sed mi kaj miaj amikoj iras jel a 5a horo al koncerto. La koncerto ekas je la 7a kaj daŭras 3 horojn.
Do dum unu semajno estas tre multe da eventoj en mia vivo. Mi tre atendas la veturon!
Nun mi iras paki!

siboljxo2009-03-15 GTM 1 @ 13:42
Komentoj Klaku Klaku | del.icio.us

Mia unua blogo

Ĝi estas mia unua blogo interrete. Ĝi estas Esperantlingva. Mi esperas ke mi la Esperanton uzas bone, sed se ne tiam mi pardonas.

Mi estas Sibolĵo Pruno. Mi loĝas en malgranda urbo en Hungario. Mi nun loĝas kun mia fratineto kaj kun mia patrino. Miaj gepatroj geeksedziniĝis.

Do, antaǔ kelkaj tagoj (la 12an de marto) estis mia naskiĝtago. En la lernejo la samklasanoj forgesis ĝin. Sed mi ne kutimas maltrankvila esti pro tio ĉi. Posttagmeze ili gratulis al mi en mesaĝo (SMS).
Nun estas Sabato kaj mi estas ĉe mia patro. Tie ĉi ni hodiaǔ festis mian naskiĝtagon. Mia patro diris al mi ke li donos al mi vinon okaze de mia 18a naskiĝtago. Ĝi estis tiel. Sed tiu ĉi situacio estas "ŝtulta".

Mi ankaǔ ricevis 30 eǔrojn ĉar mi veturos al Parizo Lunde kun kelkaj samlernejanoj. Mi tre atendas la vojaĝon. Sed mia ŝatata instruistino "Aneta Landa" ne venos kun ni. Mi ŝatas ŝin tial, ĉar kiam ni estis en Londono aǔ en Berlino ŝi ĉiam diris al ni: "Post 3 horoj ni rankontiĝu ĉi tie!". Do ŝi permesas al ni fari ion ajn. Sed nun venos pli fortaj instruistoj kiuj ne permesas al ni esti sole en la grandurbo. Mi esperas pro tio ke mi jam estas 18 jara ili permesos.

Antaǔ - proksime - 2 semajnoj mi vidis belan knabinon en la lernejo. Mi ne scias kial ĝis nun mi ne vidis ŝin. Mi skribis a ŝi leteron interrete hieraǔ, mi esperos ke ŝi respondos pozitive!

Ni vidos kio okazos! Ĝis!

siboljxo2009-03-15 GTM 1 @ 13:37
Komentoj Klaku Klaku | del.icio.us


Pri mi

Kategorioj

Etikedoj

Miaj Etikedoj

Fontoj de kunpublikigado